Uzanto: 
Pasvorto: 

Anslutningsfel till användardatabasen:
SQLSTATE[HY000] [2002] php_network_getaddresses: getaddrinfo failed: Name or service not known

Norda Kantaro

Kolekto de kantoj el nordaj landoj

Enhavas ĉiujn kaj ĉiajn trovitajn kantojn el Nordujo
kiuj tradukiĝis en la espan lingvon.

Norda Kantaro havu por ĉiu kanto:

  • Titolon kaj kantotekston en lingvo norda
    (skandinava, suoma, islanda...),
  • Melodion tonsilabe,
  • Informojn pri verkinto, komponinto, tradukinto
    kaj aliajn klarigajn rimarkojn,
  • Titolon kaj kantotekston de ĉiu traduko.

La PDF-kajeroj (printe dokumenta formato) estas
faritaj por legebli en grandeco papera A5 (149 oble
210 milimetroj) aŭ eĉ A6 (105 oble 149 mm).


Enhavo - kajeroj:


Unua kajero aktuala je 2015-5-08:
Antaŭparolo
Enkonduko
  • Pri la fontoj
  • Pri la muzika skribo: - Resumega leciono pri
    tonsilaboj - Fundamento Tonsilaba - Normo de
    Norda kantaro
  • Pri la lingva kvalito: - Io estas stulta - Pri novaj
    vortoj - Pri la "FLORE"-taksado
  • Pri la sekvo: - Redakta komitato
  • Enhavtabelo konciza
    ''1. Infanojn inspiras, 61 kantojn,
    '#11. Lude
    '#12. Fable
    '#13. Fabele
    '#14. Ŝerce
    '#15. Alfabete
    '#16. Instrue

    Dua kajero aktuala je 2015-7-09:
    ''2. Laŭ jarsezonoj, 105 kantojn,
    '#21. Vintron
    '#22. Printempon
    '#23. Someron
    '#24. Aŭtunon
    '#25. Julon

    Tria kajero aktuala je 2015-7-10:
    ''#3. Solene sonoru, 305 kantojn,
    '#31. Sub la Krista kruco (aktuala je 2015-7-09:)
    '#32. Inter nokto kaj tago
    '#33. Sopiroj sorĉaj
    '#34. Medita menso
    '#35. Metakantoj
    '#36. Marŝoj
    '#37. Lukte
    '#38. Forto fieras
    '#39. Por la prapatra tero

    Kvara kajero, aktuala je 2015-5-08:
    ''#4. El popolaj profundoj, 231 kantojn,
    '#41. Muzika miksaĵo
    '#42. Ame - ĝoje
    '#43. Pratempo parolas
    '#44. Baladoj (aktuala je 2015-7-09:)
    '#45. Ĉendancoj
    '#46. Vivo ravas
    '#47. En feston festeno
    '#48. Bonhumore

    Kvina kajero aktuala je 2015-5-08:
    ''#5. Fikantoj por ebria vespero, 184 kantojn,
    '#51. Ebriiĝe
    '#52. Maldece
    '#53. Vivo trivas
    '#54. Orkolora kordoloro
    '#55. Morton sorto portos
    '#56. Dormu homido

    Lasta kajero aktuala je 2015-7-09:
    ''6. Listoj kaj registroj
    • Fontoj de tradukoj
    • Nomaro kaj vortaro
    • Melodiaro tonsilaba
    • Titolaro kaj komencaj vortoj
    • Enhavlisto detala: Ĉapitroj kaj numeroj

    Aldone pli kone:

    Krome nun ĉerpeblas: Popolmuziko skandinava,
    precipe dalekarla, en tonsilaba vicordo notitajn dum
    jaroj violonludaj 703 pecojn je 2014-2-24 (191-paĝa)
    kaj ties registroj en tonsilaba kaj alfabeta vicordoj.

    Tonsilabojn legi lernu per kurso de Granda Kurlo.

    Fine, por tradukemulo, jen rimvortaro verkita de
    Sten Johansson kaj poste redaktita (ĝis 2015-3-06)
    de Martin Strid (97-paĝa).




    (Monatoj: 1 = januaro, 2 = februaro, ... X = oktobro, Y = novembro, Z = decembro).




    ĈĜĤĴŜŬ ĉĝĥĵŝŭ